~jadedctrl/gem-xwx-moe

~jadedctrl/gem-xwx-moe/gemujo_ludo/README.md
 ..

Gemujo-Ludo

Simple ludo farita por la servilo »Gemujo« (gem.xwx.moe). Ĝi strebas esti plene Esperantigita kaj ĝuebla; plejparte ordinara subludo, sed kun ioma algusto.

Instali

Gemujo-Ludo uzas multajn modifaĵojn de eksteraj fontoj, kaj do antaŭlude vi devas elŝuti ilin.

En tiu ĉi dosierujo, rulu la Ŝelskripton pretigi.sh.

$ ./pretigi.sh

Tio elŝutos ĉiun eksteran aldonaĵon, kaj faros malrelativajn ligojn inter dosieroj en la mods.niaj/ kaj mods.retaj/ dosierujoj al mods/.

Se vi iam movos la subludan dosieron, vi devas religi la modifajojn. Tio ĉi fareblas per rereulo de pretigi.sh.

Ludi

Ek! Kion vi atendas? ^_^

Modifaĵoj

Propraj

  • cmd_alias — Ebligas alinomigon de babil-ordonoj (kiel «/help»).
    • Pluraj modifaĵoj sub mods.niaj/ordono_tradukoj/, kiuj utiligas tion.
  • death_messages — Montras babilmesaĝojn post onia morto.
  • killme — Mortigas iun mojosstile; per fulmo!

Eksteraj

Permesiloj

Ili ĉiuj estas liberkodaj; kutime aŭ LGPL aŭ MIT.

Fonto: https://smeder.ee/~jadedctrl/gem-xwx-moe/