Bonvenu al Mansardo Jamada – federuja servilo, kiu uzas la programon Pleroma!
Niaj uzantoj devas observi la jenajn regulojn:
- Ne kondutu tro malafable. (Ekzemple, ne ĉikanu kaj ne minacu aliulojn. Ne instigu malamon kontraŭ denaturecoj.)
- Ne afiŝu enhavon, kiu estas kontraŭleĝa en Usono aŭ plejparto de la mondo.
- Marku konsternajn afiŝojn konsternaj. (Precipe se ili klare montras nudecon, perforton, aŭ maldecon.)
Kiu ne observos la regulojn, tiu estos avertita. Se iu daŭre malatentos niajn avertojn kaj insiste miskondutos, ni forbaros ĝin, kvankam ni preferas diskutojn pli ol forbarojn.
Ni ankaŭ petas ilin konsideri ĉi tiujn rekomendojn:
- Kondutu afable. (Ekzemple, estu ĝentila. Strebu esti komprenema. Evitu neutilajn konfliktojn.)
- Komprenu Esperanton. (Tio estas la internacia lingvo, kiun ni ordinare uzas por komunikado.)
- Donu priskribojn al afiŝataj vidaŭdaĵoj. (Tio helpas iujn handikapulojn kompreni, pri kio temas.)
Kiu malŝatas la rekomendojn, tiu eble estus pli feliĉa je alia servilo (kaj alia servilo eble estus pli feliĉa je ĝi).
Ni ĉiuj subtenu on Jamada!