0 |
Flagoj |
1 |
====== |
2 |
|
3 |
Ĉi tiu bildosignaro enhavas diversajn specojn de flagoj. Eble vi demandas, kial |
4 |
ne simple uzi unikodajn flagojn, kiuj jam estas facile tajpeblaj? Ekzistas |
5 |
almenaŭ du tre bonaj kialoj: |
6 |
|
7 |
- Ni atente konservas la formon kaj proporciojn de ĉiu flago. Pro egaleco ni |
8 |
strebas, ke ĉiu flago tamen kovru proksimume la saman kvanton de bilderoj. |
9 |
- Iuj flagoj mankas al Unikodo, kaj ĉar oni decidis ne aldoni pliajn, ili eble |
10 |
ĉiam mankos. |
11 |
- Temas pri flagoj de iuj landoj (Tibeto), malplimultoj (interseksuloj), |
12 |
lingvoj (Esperanto), kaj tiel plu. |
13 |
- Kial ni ne aldonis nur la mankantajn? Ĉar unikodaj bildosignoj montriĝas |
14 |
malsame en malsamaj aparatoj, kaj apud propraj bildosignoj ili povas |
15 |
malagrable trafi la okulojn. La sola maniero havi koherajn flagojn estas |
16 |
do uzi nur proprajn bildosignojn. Ĝuste tion ni volas ebligi. |
17 |
- Ĉiu flago havas ĉirkaŭ si nigran linion, kiu helpas, ke la flago estu bone |
18 |
videbla sur diverskoloraj fonoj. |
19 |
|
20 |
Ekslandoj |
21 |
--------- |
22 |
|
23 |
Ĉi tiu parto enhavas flagojn de landoj, kiuj ne plu ekzistas. |
24 |
|
25 |
Landoj |
26 |
------ |
27 |
|
28 |
Ĉi tiu parto enhavas flagojn de landoj. |
29 |
|
30 |
La jenaj flagoj estas neoficialaj, kaj uzitaj anstataŭ la oficialaj de |
31 |
protestantoj; ni preferas ilin por esprimi nian subtenon: |
32 |
|
33 |
- Afganujo |
34 |
- Blankrusujo |
35 |
- Rusujo |
36 |
|
37 |
En gentobazaj landonomoj, ni uzas kun perfekta reguleco la vorteron »uj«. |
38 |
La jenaj landoj estas nomitaj malgraŭ akademia rekomendo alie, atentante ilian |
39 |
vortdevenon kaj la lingvajn trajtojn de Esperanto: |
40 |
|
41 |
- Blankrusujo (anstataŭ Belarusujo) |
42 |
- Cvanujo (anstataŭ Bocvano) |
43 |
- Domingo (anstataŭ Dominika respubliko) |
44 |
- Jordanlando (anstataŭ Jordanio) |
45 |
- Nigramonto (anstataŭ Montenegro) |
46 |
- Suomujo (anstataŭ Finnlando) |
47 |
|
48 |
La du Kongoj estas distingataj per siaj ĉefurboj, ne per siaj longaj nomoj. |
49 |
|
50 |
Ĉar Kataro havas eksterordinare larĝan flagon, ni duonigis ĝin al du |
51 |
bildosignoj. |
52 |
|
53 |
Lingvoj |
54 |
------- |
55 |
|
56 |
Ĉi tiu parto enhavas flagojn de iuj (artefaritaj) lingvoj. |
57 |
|
58 |
Malplimultoj |
59 |
------------ |
60 |
|
61 |
Ĉi tiu parto enhavas flagojn uzatajn de iuj malplimultoj, precipe tiuj rilataj |
62 |
al sekso kaj seksemo. |
63 |
|
64 |
Organizoj |
65 |
--------- |
66 |
|
67 |
Ĉi tiu parto enhavas flagojn de interlandaj aŭ landecaj organizoj, kaj ankaŭ |
68 |
de lokoj rigardataj ne kiel partoj de iu lando. |
69 |
|
70 |
Aŭtoreco |
71 |
-------- |
72 |
|
73 |
Ĉiujn bildosignojn faris Tirifto, ofte el vektoraj flagoj disponeblaj en |
74 |
Vikipedio kaj Wikimedia Commons, kun laŭbezonaj ŝanĝoj. Grandan dankon al tiuj |
75 |
projektoj pro ilia granda laboro. |
76 |
|
77 |
La bildosignaro estas eldonita kiel publika havaĵo per CC0. |